LINGVO-Studio, LS
Sonkasedo: Dinnyés: AL VENKO!
Jozefo Dinnyés estas unu el la plej konataj gitaristoj-kantistoj por la mezaĝa generacio en Hungario, kiu sole per sia gitaro amuzis, kantigis tutan generacion.
En 1985 li konatiĝis kun la ideo de Esperanto, kaj per helpo de la brila traduko de Imre Szabó li produktis sian unuan Esperantan albumon, kiu estis eldonita de LINGVO-Studio (eldonejo de Eventoj).
Inter la 16 kantoj de la albumo troviĝas ne nur liaj propraj kantoj, sed ankaŭ la melodiigitaj versoj de famaj Esperantaj poetoj kiel Baghy, Zamenhof, R. Schwartz k.a. - Sube vi trovas ĉiujn tekstojn de la kasedo.
Tekstoj de la kantoj
Gyula Baghy: AL VENKO!
Jen granda tag’:
flirtas la flag’,
ŝvelas la brustojn nova sento.
Triumfa kant’
de Esperant’
eĥas miloble tra l’ silento.
Ĝojrozo pompas sur la vang’,
aklame kantas ĉiu lang’:
“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!
Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!”
Jen verda stel’
lumas al cel’.
Vojon ĝi montras al homaro.
Pro sankta flam’
mortos malam’,
falos en polvon ĉiu baro.
Ĝi kreas por eterna glor’
la novan mondon en la kor’.
“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!
Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!”
Homama ver’
regos sur ter’.
Bonon alportos nia peno.
Post vivofin’
sekvos ja nin
de la homaro ? danka beno.
Libere flirtu verda flag’,
proksime estas jam la tag’
“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!
Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!”
József Dinnyés: Ĉiam denove
Estu eble eĉ sen makuloj,
ĉu amikos al vi ĉiuj bonuloj
Al estonto jam ni rigardu:
florojn de pasinto ne plu ni gardu!
Nove, reprove, ĉiam denove,
se falante, restarante,
tiel ni venkos!
Tagoj ĉiuj vicas forkure,
eĉ minuto sola pasu ne nule!
Sciu, ke ni vivos sekure
Se kunfirmi estos por ni nature!
Nove, reprove, ĉiam denove,
se falante, restarante,
tiel ni venkos!
Traduko: Imre Szabó
József Dinnyés: Estu niaj fortoj
Ĝojan vivon por ni ĉiuj
amikecon por ni ĉiuj
kaj estimon por ni ĉiuj
Estu niaj fortoj
nur la puraj vortoj ?
ni fariĝu amikoj!
Plenrespekton por ni ĉiuj
puran koron por ni ĉiuj
honestecon por ni ĉiuj
Estu niaj fortoj
nur la puraj vortoj ?
ni fariĝu amikoj!
Vivajn rajtojn por ni ĉiuj
vervajn verkojn por ni ĉiuj
veran juĝon por ni ĉiuj
Estu niaj fortoj
nur la puraj vortoj ?
ni fariĝu amikoj!
Lulan amon por ni ĉiuj
lumajn voĉojn por ni ĉiuj
liberecon por ni ĉiuj
Estu niaj fortoj
nur la puraj vortoj ?
ni fariĝu amikoj!
Traduko: Imre Szabó
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Ho, mia kor’
Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!
Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!
Sándor Weöres: Hungara etudo
Birdo sidas branĉon oran,
flutas milde kanton molan,
ŝafo sidas alton foran,
plukas citron gajsonoran.
Jen mi havas branĉon koran,
sur ĝi pomon ruĝkoloran,
se vi petus tiun solan ?
jen nu, prenu ĝin konsolan!
Traduko: Imre Szabó
Raymond Schwartz: L’ almozulo
Ĉiutage kun vespero
Venas almozulo,
Kaj li staras longajn horojn
Ĉe la stratangulo.
Viro eble kvindekjara
Kun mizera masko,
Tial, ke kompaton veki
Estas lia tasko.
Ftiza tuso temp-al-tempe
Skuas lian kapon,
Pli insiste li etendas
Grasmakulan ĉapon.
Li al bonaj virinetoj
Bruan dankon maĉas,
Post avaraj senkoruloj
Li indigne kraĉas.
Kaj senbrue, malrapide,
Kiel li alvenas,
Li, parenc’ de noktaj ombroj,
Lame sin fortrenas…
Ĉiutage kun noktmezo
Brute sen kompato
Ŝiras min el sana dormo
Bruo sur la strato:
L’ almozulo kun kolegoj
Dancas farandolon
Kaj ebriaj ili grakas
Venĝan karmanjolon.
József Dinnyés: La diversaj aĝoj de l’ homo
En supra ĉambro, lulo… lulo…
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm’ sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom’ esplore kuras:
Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.
Li tiam estas tre utila
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.
P. S.
Mi ne apliku al Virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
Ĉar de l’ komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo.
Traduko: Imre Szabó
Gyula Baghy: La polvohomo meditas
Multfoje, se la Vivo ardas,
en amspegulo sin rigardas
kaj plantas en dezerto rozon,
pri sinador’ forgesas pozon,
ebrie volas bruli, flami,
volupte heni, beste ami,
saturas tiam min kompren’:
naskiĝis mi por amgehen’.
Multfoje, se la Vivo dignas,
per mejloŝtonoj vojon signas,
talpfosas sube, flugas agle,
el polvo levas sin mirakle,
frakasas, luktas, scias, kreas,
escepte sin mem ? ĉion neas,
saturas tiam min kompren’:
mi estas ? dia suveren’.
Multfoje, se la Vivo ĉarmas,
pro propraj sentoj milde larmas,
por taksi veran altvaloron
rigardas sian nudan koron
kaj nutras, helpas, ĝojas, ridas
kaj altruiste sin dividas:
saturas tiam min kompren’:
mi estas ? la ĉiela ben’.
Multfoje, se la Vivo bojas
perfide pro mortfalo ĝojas,
en koto gruntas, stulte mutas,
senhonte juĝas, persekutas,
sankcias pekojn, leĝojn gurdas,
sin kraĉas, trompas, rabas, murdas,
saturas tiam min kompren’:
mi estas ? vermo de ingven’.
La Vivo tiam en mi krizas,
dolorajn dubojn honte ĉizas
kaj la jungita homa dio
fariĝas stupo ? pli nenio,
mi tiam volus maŝon ligi,
sur sekan branĉon min pendigi
kaj langomontre moki vin,
vi, fie glora homdestin’.
Domokos Szilágyi: Miajn sonĝojn
Miajn sonĝojn vi havu,
viajn sonĝojn mi gardas.
Ne timante vi bravu
la sunveno se ardas.
Ŝultren ĉu vi surprenas
ŝarĝon de mia sorto!
Ne plu ni batalemas
kontraŭ morto per morto!
Traduko: Imre Szabó
József Dinnyés: Mi ne timas
Mi ne timas jam iun!
Nur tiun, en kiu la malklereco
kun potenco kuniĝas!
Vi ne timu jam iun!
Nur tiun, en kiu la malsaĝeco
kun diligento kuniĝas!
Li ne timu jam iun!
Nur tiun, por kiu la riĉiĝemo
al akaparo misiĝis!
Ni ne timu jam iun!
Nur tiun, por kiu la historio
indikaro fariĝis!
Vi ne timu jam iun!
Nur tiun, por kiu la sindefendo
estas nure nur atako!
Ili ne timu jam iun!
Nur tiun, al kiu servas konscio
por distreti la justecon!
Mi ne timas jam iun!
Nur tiun, en kiu la intimeco
kun ofendo kuniĝas!
Vi ne timu jam iun!
Nur tiun, por kiu la malproksimo
nestas sur la nazpinto!
Ŝi ne timu jam iun!
Nur tiun, de kiu la koro batas
en la kalsonprofundo!
Ni ne timu jam iun!
Nur tiun, de kiu la amo estas
spegultena sorĉado!
Vi ne timu jam iun!
Nur tiun, al kiu la vortoj estas
nur por kaŝi la sencon!
Ili ne timu jam iun!
Nur tiun, por kiu eĉ miaj kantoj
Senutile forsonas!
Traduko: Imre Szabó
József Dinnyés: Nun alportu floron
Inter ŝtonaj kaj bronzaj monumentoj
min angore katenas timaj sentoj
Ronde tiuj arboj gvataj:
jen soldatoj nekonataj
reviviĝas en imag’!
nun alportu floron!
ne nur floron!
sed konsolon!
Sed la ombroj heroaj ne ripozas,
nin dividas inter ni vive pozas
kaj alportos ĉi-figuroj
nur futuron de torturoj
kaj minacon por la viv’.
nun alportu floron!
ne nur floron!
sed konsolon!
La pasinton konfese ni alfrontu,
la pacigajn suferojn ni ne hontu!
Ni vivante restu fratoj
kaj mortintaj nekonatoj
ni fariĝu neniam!
nun alportu floron!
ne nur floron!
sed konsolon!
Traduko: Imre Szabó
Ito Saburo: Perlamoto
En profunda vasta mar’
ĉe l’ angulo de l’ kviet’
mite en la ŝela par’
pace dormis jen konket’.
Tra mallumo alrigardi
sopirante al la lun’
ĝi iom lasis sin ne gardi
kaj malfermis pordon nun.
Ondoj ja enĵetis foje
etan grajnon de dolor’
en la ŝelojn, ho malĝoje,
kaj suferas konka kor’.
Ho, elfluas larma flu’
ve senĉese el la kor’;
kaj la larmo trempas plu
la grajneton kovri for.
Tiel pasis jar’ post jar’
kaj korpiĝis el la larm’
eta lun’ en bril’ kaj klar’,
la juvel’ de sorĉa ĉarm’.
Ho ve, ankaŭ ci al mi
ĵetis grajnon de ĉagren’,
kaj ploradas tiel ĉi,
mi sen luno vane jen!
Gyula Baghy: Siberia lulkanto
Hirte flirte flugas haroj,
siblas vintra vent’…
Morde tordas ŝiras koron
larmoj kaj la sent’…
Kant’ patrina plore sonas
dormas filo en lulil’…
Noktripozon por li donas
song’ infana en trankvil’…
Baju… baju… bajuŝki…
Dormu sonĝe, dormu vi…
Ĝemo, ploro kaj dolor’
flugu for de via kor’!
“Baju, baju, bajuŝki…
dormu filo, dormu vi!”
Brue skue blekas vento,
knaras ligna dom’…
Ĝeme treme sin forkaŝas
besto kaj la hom’…
Vent’ alportas sangan krion
tra l’ glacia neĝa val’…
Lastaspire petas Dion
preĝ’ de l’ patro en batal’…
Baju… baju… bajuŝki…
Dormu sonĝe, dormu vi…
Ĝemo, ploro kaj dolor’
flugu for de via kor’!
“Baju, baju, bajuŝki…
dormu filo, dormu vi!”
Prude krude fremdaj homoj
venas el insid’…
Trompe rompe sangtriumfe
venkas la perfid’…
Kant’ patrina plore sonas,
dormas filo en lulil’…
Teran pacon por li donas
sort’ de l’ patro en trankvil’…
Baju… baju… bajuŝki…
Dormu sonĝe, dormu vi…
Ĝemo, ploro kaj dolor’
flugu for de via kor’!
“Baju, baju, bajuŝki…
dormu filo, dormu vi!”
Lodeveijk Cornelis Deij: Vane
Sur arbara muskorando
morgaŭ sonos la komando:
Feuer!
Dekdu pafos kaj mi mortos…
Dekdu trafos! Ĉu mi fortos
sur arbara muskorando?
Feuer!
morgaŭ sonos la komando.
Sub folia branĉaltaro
morgaŭ krios la barbaro:
Feuer!
Dekdu fulmoj ? plumbovomo!
Flustros ulmoj ? Ecce Homo
sub folia branĉaltaro!
Feuer!
morgaŭ krios la barbaro…
Kapon alte en mateno!
Morgaŭ krios la malbeno:
Feuer!
Dekdu sklavas; mi ? libera!
Mort’ ne gravas, se fiera
kapon alte en mateno…
Feuer!
vane krudos la malbeno!
Ferenc Buda: Verdikto
Herboj kaj glavakroj susuras
Fera ŝaŭmo akvojn surkuras
Blua pugno grandas apere
Brilas kaj potencas ĉiele
Turojn de la urboj rompadas
Vitojn de Sodomo disbatas
Skue tondras jam la ferĉaro
Min adoptas jen la luparo
Traduko: Imre Szabó
Zoltán Zelk: Violono savita el fajro
Per violono flammordita
kion fari, povra cigan’?
ĉu vi magios kanton per ĝi,
ĉu adobojn faros la man’?
Trezoro via frakasita,
ligno karba, pendas la kord’,
sed provu, eble ĝi eksonos
kun l’ amara, plora agord’.
Ĉu kordoj ŝnure riparitaj?
Tamen eble! provu povrul’,
ceteron se ne, por ĝemplori
la minuton de l’ kabanbrul’,
kiam pepante furioze
la freneza hirundopar’
por savi siajn idojn
flugas al tegmento-flamar’,
kiam vi hojlis kun la hundo
la pereon ? en mondekstrem’
ke grincu via cigansorto
kun la praa kanisa trem’!
Tion priarĉu, ĉi-minuton,
poste dormu ĝis la malsat’
vin dormi lasas, ĝis l’ oldiĝo,
ĝis la sterko-, koto-ŝprucad’,
en argilkav’ vi nostalgios
pri pasinta lud’ kun angor’,
memor’ surfalos vin flugcindre
kaj dikiĝos fulg’ sur la kor’…
Traduko: Imre Szabó
|